Lernu Esperanton – lernu instrui Esperanton en Herzberg am Harz – la
Esperanto-urbo!
Speciala jubilea oferto: Esperanto 125
Junuloj sub 26 jaroj povas anonci sin ĉe la organizantoj por 50 %a
rabato. Intensa lingvokurso kun instrukapabligado laŭ ILEI-normoj 13-20
kaj 20-27 julio, 2012
OFERTO: 2x1-semajna, 125 hora lernado, trejnado, eksterordinara ne nur por
altnivela lingva ekzercado, perfektigo de ĉiuj kvar bazaj lingvaj
kapabloj, sed instrukapabliga kurso laŭ la normoj de ILEI-UAM Poznan, eĉ
taŭga por poste akiri diplomon.
STRUKTURO: 125 kurshoroj: 8 instruhoroj/tago, kaj 2-4 lernhoroj/tago
ekzercado, praktiko, memlernado. La studojn helpos tuttaga praktika
lingvouzo kaj uzo de la ICH-biblioteko kun aparte riĉa pedagogia-metodika
fakkolektaĵo, son- kaj filmarkivo, instruhelpiloj, fakvortaroj, ktp.
KOTIZOJ: 125 kurshoroj por 125 EUR=1 instruhoro por 1 EUR! aŭ eĉ malpli!
por 1 semajno/2 semajnoj A-landoj B-landoj ĝis 30.04.2012 65/125 45/80 EUR
post 30.04.2012 80/140 65/125 EUR
SERVOJ: La kotizo enhavas senkostan tranoktadon por memzorgantoj en
tendoj. Eblas elekti ankaŭ kelklitan ferioloĝejon aŭ 3-4 stelajn
hotelojn (diversaj prezoj inter ĉ. 10-40 EUR).
Manĝado: gastkuirejoj, komuna pretigo de manĝaĵoj, ĝardena rostado,
lokaj bufedoj, restoracioj.
Sendrata interreto en la Esperanto-domo kaj en la ĝardeno. Uzo de
biblioteko, teknikiloj.
SUBVENCIO: Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Germana
Esperanto-Centrum/Interkultura Centro Herzberg (ICH) subtenas la lernadon
de junaj fakuloj por „kvalifikado de aktivuloj pri metodika-didaktika
evoluado”. Ni povas disdoni 12,5 subvenciojn!
GVIDANTOJ: Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kvalifikitaj
Esperanto-instruistoj kaj aliaj fakuloj
Aliĝu tuj: Interkultura Centro Herzberg, esperanto-zentrum ĉe web.de,
37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6
Pliaj detaloj: http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=80022548
NI KORE ATENDAS VIN!